Shen Bao, antaŭ transskribita kiel Shun Pao aŭ Shen-pao (ĉine: 申報; pinjine: Shēn Bào), konata en la angla kiel Shanghai News (Ŝanhajaj novaĵoj), estis gazeto publikigata de la 30-a de aprilo 1872 ĝis la 27-a de majo 1949 en Ŝanhajo, Ĉinujo. La nomo estas mallongigo de Shenjiang Xinbao, Shenjiang estas mallonga formo de Chunsheng jiang, la malnova nomo de la rivero Huangpu.[1]
Fondita de Ernest Major (1841-1908),[2] brita entreprenisto, en 1872, Shen Bao estis unu el la unuaj modernaj ĉinaj gazetoj. (Kiam Major reiris al Britujo en 1889, la gazeto estis reorganizata kiel Major Company Limited.[3])
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search